top of page
  • Writer's picturetspanjaard

2018-07-31 - 103a UK - INOE Kunveno

La 31an de Julio 2018, de la 14:45 ĝis la 15:30.

Salono Marques Almeida, Kongresejo de la 103a UK, Lisbono, Portugalio.

 

INOE havis fakkunvenon dum la 103a UK en Lisbono. La kunveno okazis Marde, la 31an de Julio 2018, de la 14:45 ĝis la 15:30, en la salono Marques Almeida


Ĉiuj, membroj kaj nemembroj, kiuj interesiĝas pri naturismo estis bonvenaj.



La tagordo de la kunveno estis:

  • Prezentado de INOE,

  • Adopto de nova statuto por INOE,

  • Interŝango pri naturismo kaj ĝia valoroj,

  • Rilatoj inter naturismo kaj esperanto,

  • Diskuto pri rimedoj por pli bone disvastigi kaj akceptigi naturismon,

  • Aliaj temoj....

Ne jam membroj de INOE povis aliĝi al la asocio dum la kunveno.


La fakkunveno evidentiĝis ke naturistaj esperantistoj interkonsentas pri la valoroj de naturismo kaj esperanto, ŝatas kiam nia asocio organizas agadojn kaj petas pli da agadoj.


Pli da detaloj pri la fakkunveno dum la 103-a UK aperas en Naturista Vivo, la oficiala organo de INOE, sendita nur al membroj de la asocio.







85 views0 comments

댓글


bottom of page