Naturista centro La Genese, Francio.
Naturistaj esperantistoj organizis sian renkontiĝon kiel parto de la pli larĝa jara naturista renkontiĝo organizita de ANP (Association Naturiste Phocéenne – Naturista Foceana Asocio) kaj de la interreta forumo Vivre Nu (Vivi nude).
Same kiel en 2017, ni estis 8 esperantistoj, specife dank al la granda nombro de naturistaj esperantistoj en ANP kaj en Esperanto Provence. Tiu ok esperantistoj estis bone videblaj de la aliaj partoprenantoj dank al anonco sur blanka tabulo, inter la aliaj aktivaĵoj.
Kompare kun la antaŭa jaro, ni aldonis enkondukon al Esperanto por komencantoj kaj homoj kiuj ĵus malkovris la internacian lingvon, ĝian movon kaj kulturon. Tiu enkonduko allogis ses partoprenantojn al kiu ni klarigis ne nur la bazojn de la lingvo sed ankaŭ ĝian historion, kulturon kaj diversajn aspektojn tiel la Pasporta Servo, ktp. Krome, VINILKOSMO prezentis Esperanto-muzikon kaj diskoservon al jam esperantistoj kaj al novuloj.
Comments