top of page

NATURISMO

KIO ESTAS NATURISMO?

Naturismo estas praktikata konvinko, ke vestoj ne estas natura nepraĵo. Nudistoj akcentas la avantaĝojn de "nudumado" por sanaj korpo, psiko kaj sociaj rilatoj.

Naturismo kiel movado komenciĝis proksimume antaŭ unu jarcento en Germanio. Pli frue okazis de tempo al tempo nudbanado en diversaj landoj, kiam moraleco estis moderigita kaj sintenoj pri la nuda korpo ne tiom streĉitaj.

En Germanio, tamen, komence de la 20a jarcento, kelkaj prenis nudkorpan kulturon al organizita nivelo, emfazante sanan menson en sana korpo. Aera banado, gimnastiko, aerobika dancado kaj naĝado estis nude faritaj. Evoluis tiurilate kluboj kaj asocioj. Unu el la pioniroj en germanio estis la Esperantisto Karl Vanselow, kiu eldonis la revuon "Die Schönheit" (ankaŭ organo de nudista organizo).

Eĉ la originalaj Olimpikaj Ludoj estis okazigitaj nude. Sed pro novaj regantoj, kaj speciale pro fanatikaj religiaj grupoj, nuda banado iom post iom malaperis.

Meze de la jarcento praktikiĝis naturismo en multaj landoj, ne nur en Eŭropo sed ankaŭ en Norda Ameriko, Aŭstralio kaj Nov-Zelando. Je la fino de la jarcento naturismo atingis jam la trian mondon.

(fonto: Vikipedio)

 

 
bottom of page