top of page

INOE STATUTO

Niaj reguloj

PRINCIPOJ KAJ REGULOJ DE INOE 

 

INOE adoptis novan statuton en 2018 por pli bone adapti la funkciadon de la asocio al la nuna mondo, la teknikaj eblecoj kaj la realeco de nia asocio. 

STATUTO de INTERNACIA NATURISTA ORGANIZO ESPERANTISTA (INOE)

 

1. Internacia Naturista Organizo Esperantista estis fondita en 1961, kiel tutmonda senprofitcela asocio.

Tiu ĉi versio de la statuto nuligas kaj anstataŭigas antaŭa(j)n versio(j)n de la statuto de la asocio. Internacia Naturista Organizo Esperantista estas ĉi-sube nomata INOE aŭ la Organizo.

2. La celoj de INOE estas:

- Kunigi naturistajn esperantistojn,

- Diskonigi la naturistajn ideojn en la esperantistaj medioj,

- Disvastigi la uzadon de Esperanto en la naturistaj medioj.

 

3. INOE estas memstara demokratia organizo, neŭtrala je politikaj kaj religiaj ideologioj. Ĝi respektas principojn establitajn de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj (UDHR), de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj de Internacia Naturista Federacio (INF-FNI).

4. La oficiala lingvo de INOE estas la internacia lingvo Esperanto.

5. "Naturista Vivo" estas la Organo de INOE. Ĝia ĉefa redaktoro estas iu el la Estraro.

6. Membroj de INOE inkluzivas homojn kiuj akceptas la celojn de la asocio, la Statuton, decidas membriĝi kaj regule pagas la kotizon.

7. Ĝenerala Kunsido okazas ĉiun trian jaron. Se la Ĝeneralan Kunsidon ne eblas organizi ĝustatempe, ĝi povos okazi la sekvan jaron. Se la Ĝenerala Kunsido ne okazas, ĉiuj decidoj, kiujn normale apartenas al la Ĝenerala Kunsido povas esti farataj de la Estraro. La Ĝenerala Kunveno estas kunvokita de la Estraro, per iu ajn taŭga rimedo, minimume du semajnojn antaŭ ĝia okaziĝo. La Ĝenerala Kunveno povas okazi persone, rete aŭ per iu ajn rimedo konsiderata taŭga de la Estraro.

8. La Ĝenerala Kunsido inkluzivas ĉiujn membrojn de la Organizo. Ĝi aprobas la agadojn de la estraro, elektas la estraranojn, diskutas pri la grandaj decidoj de la Organizo, proponas agadojn por la Organizo,...

9. La Estraro de INOE konsistas el:

- Prezidanto,

- Ĝenerala Sekretario,

- Kasisto,

- Aliaj estraranoj, se necese.

 

10. La Estraro de INOE decidas inter si pri la postenoj Prezidanto, Ĝenerala Sekretario kaj Kasisto. La Estraro decidas pri:

- La Redaktoro de la revuo de INOE,

- La membrokotizo,

- La financoj de la Organizo,

- Proponoj pri novaj servoj, agadoj kaj aranĝoj.

La Estraro esta kompetenta pri ĉiuj aferoj. La Estraro povas kunveni persone,  rete aŭ per iu ajn taŭga rimedo.

La Estraro povas eksigi Membron pro malobeo de la Statuto aŭ alia grava kialo.

 

11. La Statuto povas esti ŝangita per aprobo de 2/3 de la voĉdonantoj en Ĝenerala Kunsido.

12. Malfondo de INOE povas okazi nur per aprobo de 3/4 de la voĉdonantoj en Ĝenerala Kunsido. Tiukaze, la posedaĵo estas laŭnecese likvidita kaj donacita al alia asocio kun similaj celoj laŭ la decido pri malfondo.

 
bottom of page