top of page
  • Writer's picturetspanjaard

2024-10-25/27 - Internacia naĝkonkurso en Havro

La INF-FNI (Internacia Naturista Federacio) organizos la 52-an internacian naturistan naĝkonkurson en Havro (Le Havre), Francio, de la 25-a ĝis la 27-a de Oktobro 2024. INOE partoprenos en la evento samnivele ol grandaj nacioj: Francio, Hispanio, Svislando, ktp!


Aliĝo estas devigata antaŭ la 22-an de Aŭgusto 2024.



La evento okazos de la 25-a ĝis la 27-a de Oktobro 2024.

Jam de pluraj jaroj, INOE estas invitata partopreni kaj defendi la valorojn de la internacia lingvo dum la internacia naturista naĝkonkurso. Tiun jaron, ĝi okazos de la 25-a ĝis la 27-a de Oktobro 2024 en Havro, Francio.


Ĉiuj naĝantoj estas bonvenaj, oni ne bezonas esti superatleto! La ĉefaj celoj estas pasigi bonan tagon en internacia naturista etoso kaj evidentigi la efikecon de la internacia lingvo al aliaj naturistaj partoprenantoj.


Ni ĵus ricevis la detalojn pri la evento:

  • Ĝi estas organizata de la loka organizo SunKlubo de la Oceana Pordego, la federacio Normandie Naturisme, kun la subteno de la Franca Federacio pri Naturismo kaj de la Internacia Federacio pri Naturismo.

  • La naĝejo estas la Piscine du Cours de la République, 37 cours de la République, 76600 LE HAVRE, France.

  • La partopreno en la konkurso inkluzivas loĝejon en unu inter tiuj hoteloj: Hotel Ibis, Rue du 129ème Régiment Infanterie, 76600 Le Havre aŭ Hôtel Nomad, 5 rue Magellan, 76600 Le Havre. Ambaŭ hoteloj situas proksime de la stacidomo. Decido pri loĝloko estos farita de la organizantoj.

  • Havro (Le Havre) estas facile atingebla per trajno de Parizo, stacio Saint-Lazare, kaj de aliaj urboj kun aŭ sen trajnŝanĝo en Parizo.

  • Aviadile, la plej proksimaj flughavenoj estas tiuj de Parizo: Charles de Gaulle kaj Orly.

  • Por ĉiu partoprenanto, la prezo estas 155 Eŭroj (en duhoma ĉambro) aŭ 227 Eŭroj (en unuhoma ĉambro).

  • Tiu prezo inkluzivas: la loĝadon de vendredo ĝis dimanĉo, manĝojn de vendrede vespere ĝis dimanĉa matenmanĝo, la partoprenon en la naĝkonkurso kaj en la festa vespermanĝo sabate vespere.

  • Partoprenantoj devas esti membroj de unu el la naciaj federacioj kiuj membriĝas en INF-FNI, ekzemple: FFN, FCN, DFK, FBRN, BN, ktp...

  • La limdato por aliĝi estas la 22-an de Aŭgusto 2024.



Por ĉiu naĝisto, mi bezonas la jenan informon:


. Antaŭnomo, familianomo,


. Aĝo je la fino de la jaro,


. Genro,

. Ĉu naĝanto aŭ subtenanto,


. Aliĝnumero al nacia federacio kaj nomo de la federacio,


. Naĝoj (indas aliĝi en la eblaj plej nombraj naĝkuroj):


- Papilionaĝo: Jes / Ne


- Dorsonaĝo: Jes / Ne


- Libera stilo kiel parto de stafeto: Jes / Ne


- Brustonaĝo: Jes / Ne


- Libera stilo: Jes / Ne


- Stafeto 4 naĝstiloj: Jes / Ne


- Familia stafeto: Patro-patrino-infano per brustonaĝo: Jes / Ne


- INOE-stafeto (ni bezonas 8 naĝantojn): Jes / Ne


. Alveno: dato / horo


. Foriro: dato / horo


. Transportrimedo: aŭtomobilo / trajno / buso / aviadilo


. Pri loĝejo, kun kiu vi volas dividi la ĉambron


. Specialaj petoj pri manĝdieto


. Ĉu vi konsentos esti fotita?


. Kromaj detaloj se necesas ...



Por ĉiu spektanto:


. Antaŭnomo, familianomo,


. Genro,


. Alveno: dato / horo


. Foriro: dato / horo


. Transportrimedo: aŭtomobilo / trajno / buso / aviadilo


. Pri loĝejo, kun kiu vi volas dividi la ĉambron


. Specialaj petoj pri manĝdieto


. Numero de la licenco ĉe INF-FNI


. Ĉu vi konsentos esti fotita?


. Kromaj detaloj se necesas …


Indos ke vi respondos al ĉiuj demandoj kaj sendos la rezulton per retmesaĝo al ts@who.net antaŭ la 22-an de Aŭgusto 2024. Bonvolu ankaŭ sendi al mi antaŭ tiu dato vian pagon por la eventkotizo.











102 views0 comments

Comments


bottom of page