• tspanjaard

2021-05-01 - Tutmonda naturisma ĝardenuma tago               

Updated: Apr 21

La 1an de Majo okazos la tutmonda naturisma ĝardenuma tago! INOE sinasocias al tiu evento kaj eĉ konsideras uzi tiun eventon por reklami pri Esperanto inter la naturistoj.




Do simple prenu fotojn de vi (kaj viaj amikoj!) ĝardenanda nude kaj aldonu referencon al Esperanto en la bildo per Verda Stelo, logotipo de INOE, portreto de LL Zamenhof, ... kaj:

  • Komence de Majo, sendu tiujn fotojn al via nacia naturisma federacio kiu organizas fotokonkurson pri nuda ĝardenado. Kompreneble vi klarigos al ili la rolon de la Verda Stelo aŭ alia simbolo,

  • Antaŭ la fino de Majo, sendu viajn fotojn al ni al naturista.vivo <ĉe> gmail.com klariganta ĉu vi rajtigas nin aperigi tiun bildon en la venanta eldono de Naturista Vivo, sur nia retejo aŭ ambaŭ.


Antaŭdankon, kaj feliĉan nudan ĝardenadon!



64 views0 comments