top of page
  • Writer's picturetspanjaard

2021-11-5/7 - Internacia naĝkonkurso en Torino

La INF-FNI (Internacia Naturista Federacio) organizis ĝian ĉiujaran internacian naturistan naĝkonkurson en Torino, Italio, de la 5a ĝis la 7a Novembro 2021. INOE partoprenis en la evento samnivele ol grandaj nacioj Francio, Hispanio, Svislando, ktp!



Same kiel en 2019, INOE estis invitita partopreni kaj defendi la valorojn de la internacia lingvo dum la internacia naturista naĝkonkurso kiu okazis en Torino, Italio.


Nia teamo estis pli malgranda ol en 2019, tamen ni sucesis laŭ multaj aspektoj:

  • Ni estis 4 homoj inkluzive 3 naĝantoj,

  • Rozi obtenis du medalojn: oran medalon pro sia viktoro en dorsonaĝo en sia kategorio kaj bronzan medalon pro la tria plej bona tempo inter ĉiuj naĝantinoj de dorsonaĝo,

  • Ĵ. obtenis du medalojn: arĝentan en libera stilo kaj bronzan en brustonaĝo,

  • Tjeri obtenis nur arĝentan medalon en dorsonaĝo,

  • Nia teamo enhavis la solan partoprenanton kiu trapasis okeanon por partopreni en la evento: Ĵ. venis de Kanado speciale por tiu okazo,

  • Kaj ni estis aktive subtenitaj de Marko!

Entute, ni ricevis kvin medalojn por tri naĝantoj! Do ni ĝojas pri nia sporta efikeco.


Ĉiuj partoprenantoj, de multaj nacioj, ĝojis esti tie kaj nude naĝi kune en tiu evento. Ni konkuris en samtempe konkura kaj ege amika etoso.


La evento estis bonege organizita de Rosita dal Soglio, de LNV (Liĥtenŝtejna Naturista Asocio - Liechtensteinischer Naturisten Verband) kaj inkluzivis du noktojn en hotelo, manĝaĵon de vendredo ĝis dimanĉo kaj la viziton de Torino afable gvidita de Rosita.





389 views0 comments
bottom of page